Novosveto ruse Новый Свет ukraine Новий Світ krime-tatare Novıy Svet
Apartenas al:
Sudaka municipo, Novosveta komunumo
Koordinatoj:
44° 50′ N, 34° 55′ O44.82916666666734.912777777778Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 55′ O
Averaĝa alto super la marnivelo:
~50 m
Loĝantaro:
1 093 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj:
98032
Telefonkodo:
+380-6566
Hor-zono:
UTC+3
Oficiala paĝaro nekonata
DMS
Novosveto
Situo de Novosveto sur la mapo de Krimeo
v•d•r
Novosveto (ukraine Новий Світ, ruse Новый Свет, krime-tatare Novıy Svet) estas urbotipa loĝloko en la Sudaka municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas en la sudorienta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la Nigra maro kaj estas populara turisma kaj ripoza loko. En la loĝloko troviĝas la iama bieno de la princo Golicin (unu el la fondintoj de la Krimea vinprodukta industrio) kaj fama produktejo de ŝaŭm-vinoj.
Enhavo
1Geografio
2Historio
3Nuntempo
4Bildoj
Geografio |
La loĝloko situas ĉe la t.n. Verda kreko (Sudaq Liman) de la Nigra maro, en tre pitoreska parto de Krimeo. De ĉiuj flankoj (escepte de la mara) Novosveto estas ĉirkaŭita de montetoj ĝis 474 metrojn altaj. La montetoj ĉirkaŭ Novosveto estas kovritaj de juniperaj arbaroj kaj estas gardataj kiel botanika rezervejo.
Historio |
La loĝloko aperis fine de la XIXa jarcento danke al la klopodoj de princo Lev Golicin, kiu fondis ĉi tie la produktejon de ŝaŭm-vinoj. Komence la loĝloko nomiĝis Paradiz (Paradizo), tamen en la XXa jarcento ĝi estis alinomita Novij Svet (ruse - "la nova mondo"). Onidire, la nom-ŝanĝo okazis post la vizito de la caro Nikolao la Dua, kiu post gustumado de la lokaj vinoj deklaris, ke de nun li vidas la ĉirkaŭan mondon sub tute alia lumo (en la rusa lingvo la vortoj "lumo" kaj "mondo" estas homonimoj kaj aspektas same).
Nuntempo |
En la XXa jarcento la loĝloko evoluas ĉefe kiel ripoz-loko. La vin-produktado daŭre restas unu el la plej gravaj branĉoj de la loka ekonomio - la ĉefa entrepreno de la loĝloko estas la vin-uzino "Novosveto", kiu produktas multajn altnivelajn specojn de ŝaŭmvinoj. Krome, Novosveto allogas multajn vizitantojn pro la ĉirkaŭa bela naturo (montoj, kelkaj pentrindaj krekoj).
Bildoj |
La kabo Karaul-Oba
Junipera arbaro en Novosveto
Golicina pado
Muzika kaverno
Vin-konservejo en Novosveto
Novosveto (Krimeo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Novosveto (Krimeo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...