Krasnogvardejsko (Krasnogvardejska distrikto, Krimeo)
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Krasnogvardejsko ruse Красногвардейское ukraine Красногвардійське krime-tatare Qurman | ||||
Apartenas al: | Krasnogvardejska distrikto, Krasnogvardejska komunumo | |||
Koordinatoj: | 45° 30′ N, 34° 18′ O45.49777777777834.295Koordinatoj: 45° 30′ N, 34° 18′ O | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | |||
Loĝantaro: | 11168 (laŭ 2001) | |||
Poŝtkodoj: | 97000 - 97005 | |||
Telefonkodo: | +380-6556 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Antaŭa nomo: | Kurman-Kemelĉi (antaŭ 1945). | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
Krasnogvardejsko (ruse Красногвардейское, ukraine Красногвардійське, krime-tatare Qurman; antaŭ la jaro 1945 nomata Kurman-Kumelĉi) – urbotipa loĝloko
de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Krasnogvardejsko estas administra centro de la Krasnogvardejska distrikto de Krimeo kaj
havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1957.
La loĝloko situas en la centra stepa parto de la Krimea duoninsulo 68 kilometrojn
norde de Simferopolo. Tra la loĝloko pasas la fervoj- kaj aŭtovojo Simferopolo-Ĥarkovo. En
la loĝloko estas fervoja stacio "Uroĵajnaja" kaj busa stacio.
En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 11 200 homoj (plejparte rusoj, ukrainoj kaj krime-tataroj).
En Krasnogvardejsko estas kelkaj negrandaj industriaj entreprenoj (ĉefe rilataj al nutra
industrio). Krome, en la loĝloko estas 2 mezlernejoj, teĥnika lernejo, du kulturdomoj,
du bibliotekoj, muziklernejo, sporta lernejo, regiona hospitalo kaj muzeo.
La loĝlokoj de la Krasnogvardejska distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Krasnogvardejsko • Oktjabrsko | ||
Vilaĝoj | Aleksandrovka • Azov • Amurskoje • Bliĵneje • Cvetkovo • Ĉapajevo • Grigorjevka • Dokuĉajevo • Doĥodnoje • Ĥolmovoje • Iskra • Izvestkovoje • Jantarnoje • Jastrebovka • Kalinino • Karpovka • Klepinino • Klimovo • Kolodeznoje • Komarovka • Kommunari • Kotelnikovo • Krasnaja Dolina • Krasnaja Poljana • Krasnij Partizan • Krasnodarka • Krasnoznamenka • Kremnjovka • Kurgannoje • Leninskoje • Marjanovka • Maŝino • Mendelejevo • Miroljubovka • Mironovka • Moloĉnoje • Muskatnoje • Najdjonovka • Naĥimovo • Nekrasovo • Nevskoje • Nizovoje • Novoaleksejevka • Novodolinka • Novoestonija • Novoivanovka • Novokaterinovka • Novonikolskoje • Novopokrovka • Novoselci • Novozujevka • Orlovka • Petrovka • Pjatiĥatka • Plodorodnoje • Pobedino • Pologi • Poltavka • Prjamoje • Protoĉnoje • Puŝkino • Raduĵnoje • Rogovo • Rovnoje • Salgirka • Simonenko • Ŝĉerbakovo • Timaŝovka • Timoŝenko • Traktovoje • Udaĉnoje • Uljanovka • Viŝnjakovka • Vladimirovo • Vosĥod • Zareĉnoje • Zarja • Zernovoje • Znamenka • Zolotoje • Zvjozdnoje | ||
Loĝloketoj | Vidnoje |
|