Neuilly-sur-Seine
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Neuilly. |
Neuilly-sur-Seine | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Urbodomo | ||||||
Administrado | ||||||
Lando | Francio | |||||
Regiono | Francilio | |||||
Departemento | Hauts-de-Seine | |||||
Arondismento | Nanterre | |||||
Kantono | Neuilly-Nordo Neuilly-Sudo | |||||
Urbestro | Jean-Christophe Fromantin (2014–2020) | |||||
Insee-kodo | 92051 | |||||
Poŝtkodo | 92200 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 61 754 (2010) | |||||
Loĝdenso | 16 556 loĝ./km2 | |||||
Geografio | ||||||
Koordinatoj | 48° 53′ N, 2° 16′ O48.887222.2675Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 16′ O | |||||
Alteco | 27 ĝis 39 m | |||||
Areo | 3,73 km2 | |||||
Situo | ||||||
Geografia lokigo sur la mapo : Francilio
Geografia lokigo sur la mapo : Francio
| ||||||
Neuilly-sur-Seine [nøji syʁ sɛn] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Hauts-de-Seine, en la regiono Francilio. Ĝi havis 61 754 loĝantojn en la jaro 2010[1]. Ĝi situas nord-okcidente de Parizo, ĉe la dekstra bordo de Sejno. Ĝi estas konata kiel riĉa urbo.
Enhavo
1 Situo kaj trafiko
2 Transporto
3 Famuloj
4 Ĝemelurboj
5 Notoj kaj referencoj
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Situo kaj trafiko |
La urbon limas oriente la pordego Porte Maillot de Parizo, sude la Bosko de Boulogne (Bois de Boulogne), okcidente Sejno kaj norde la municipo Levallois-Perret. Al la urbo apartenas insulo île de la Jatte en Sejno, escepte de ties norda pinto, kiu apartenas al Levallois-Perret.
La ĉefa strato de Neuilly, avenuo Charles de Gaulle, estas rekta daŭrigo de Avenuo de la Elizeaj Kampoj kaj avenuo de la Grande Armée en Parizo. Ĝi servas al la trafiko inter Parizo kaj La Défense kaj ĉiutage uzatas de 200 000 veturiloj. De 1992 ĝi estas parte subtera por redukti la bruon.
Transporto |
Neuilly estas konektita al parizaj amastransportiloj per la jenaj stacioj:
M01Porte Maillot, Les Sablons kaj Pont de Neuilly;
Neuilly - Porte Maillot.
Famuloj |
La jenaj homoj naskiĝis, loĝis aŭ loĝas en Neuilly-sur-Seine:
François Hollande, prezidanto de Francio,
Nicolas Sarkozy, eksa prezidanto de Francio, estis la urbestro de Neuilly de 1983 ĝis 2002,
Hugues Aufray, kantisto,
Michèle Alliot-Marie, politikistino,
Marc-Olivier Fogiel, televida prezentisto,
Gérard Jugnot, aktoro,
Christian Clavier, aktoro,
Thierry Lhermitte, aktoro,
Gérard Jugnot, aktoro,
Michel Blanc, aktoro,
Marine Le Pen, politikistino,
Bernard-Henri Lévy, verkisto,
Valérie Pécresse, politikistino,
Dominique Strauss-Kahn, politikisto.- Gastono de Orleano, Grafo d'Eu
Ĝemelurboj |
Uccle en Belgio
Maidenhead, Anglio en Unuiĝinta Reĝlando
Windsor, Anglio en Unuiĝinta Reĝlando
Hanau en Germanio
Notoj kaj referencoj |
↑ Insee. Populations légales 2010 - 92051- (france). Alirita 7-an de junio 2013.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Hauts-de-Seine
- Listo de urboj de Francio
- JCDecaux
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo