Gustave Moreau
Gustave Moreau | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1826 (1826-04-06) en Parizo |
Morto | 18-an de aprilo 1898 (1898-04-18) (72-jara) en Renno |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Profesio | skulptisto, pentristo |
Lingvoj | franca lingvo |
Verkaro | Apollo and The Nine Muses Oedipus and the Sphinx Orphés |
Familianoj | |
Patro | Louis Moreau |
Gustave MOREAU (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1826 en Parizo, mortinta la 18-an de aprilo 1898 samloke) estis franca pentristo.
Enhavo
1 Vivo
2 Graveco
3 Literaturo
4 Eksteraj ligiloj
Vivo |
Moreau estis disĉiplo de Théodore Chassériau kaj faris multajn bildojn kun literaturaj kaj mitologiaj temoj kiujn li simbolismigis riĉe je fantazio. Unu el liaj plej konataj verkoj estas la akvarelo Apparition (1876, Louvre, Paris), sceno el la legendo pri Salomeo. Tiu virino ne malofte aperas en la moreau-a verkaro.
La verko Oedipe et le Sphinx (1864, Metropolitan Museum, Novjorko), provo unuigi ĉiujn mitojn de la homaro en ununuran bildon, furoris kaj provokis multajn debatojn.
Graveco |
La adeptoj de Faŭvismo taksis Moreau unu el iliaj antaŭuloj. Ne antaŭ la 1961-a jaro Moreau denove konatiĝis per ekspozicio en Parizo post jardekoj de falo al forgeso; dum la vivo li jes ja estis konata persono. Liaj plej gravaj bildoj troviĝas en la Nacia muzeo Gustave Moreau en la iama domo kaj ateliero de la artisto en la franca ĉefurbo. Instruante en maniero liberala kaj nedoktrinema ĉe la Altlernejo de la belaj artoj en Parizo li ege influis multajn artistojn de la 20-a jarcento, el kiuj menciindas i.a. Henri Matisse aŭ Georges Rouault.
Literaturo |
- Paul Bittler: Catalogue des dessins de Gustave Moreau. Réunion des musées nationaŭ, Paris 1983, ISBN 2-7118-0213-2.
- Pierre-Louis Mathieu: Gustave Moreau. Leben und Werk mit Oeuvre-Katalog. Kohlhammer-Verlag, Stuttgart 1976, ISBN 3-17-002523-6.
- Victor Segalen: Gustave Moreau. Maître imagier de l'orphisme. Bibliothèque Artistique, Paris 1984.
Eksteraj ligiloj |
Informoj pri Gustave Moreau en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
Hejmpaĝo de la Moreau-muzeo en Parizo.]- Gustave Moreau: Inter epiko kaj revo.