Provincoj kaj teritorioj de Kanado
Kanado estas federacio de dek provincoj kiuj, kune kun tri teritorioj, konsistigas la duan plej grandan landon de la mondo laŭ areo. La ĉefa diferenco inter kanada provinco kaj kanada teritorio estas tiu, ke provinco ricevas povojn rekte de la Konstitucia Leĝo de 1867, kio donas al ĝi pli da rajtoj ol teritorio, al kiu la federacia registaro delegas povojn.
Ontario, Kebekio, Nov-Brunsviko, kaj Nov-Skotio estas la provincoj kiuj unue konsistigis Kanadon, kiam la britaj kolonioj federaciiĝis la 1-an de julio 1867, kaj iom post iom ekhavigis al si la signojn de sendependeco de Britio. Dum la sekvaj ses jaroj Manitobo, Brita Kolumbio kaj Insulo de Princo Eduardo aldoniĝis kiel provincoj.
La Kompanio de la Hudsona Golfo retenis povon sur vastaj terenoj de okcidenta Kanado ĝis 1870, kiam ĝi transdonis ilin al la Registaro de Kanado por formi parton de la Nordokcidentaj Teritorioj. La 1-an de septembro 1905, la parto de la Nordokcidentaj Teritorioj sude de la 60-a paralelo fariĝis la provincoj Alberto kaj Saskaĉevano.
Novlando decidis en 1869 per referendumo resti brita kolonio, ĉar oni zorgis ke centra Kanado superregus kiam temus pri impostado kaj ekonomiaj demandoj, kaj en 1907 Novlando kaj Labradoro havigis al si sendependecon. Tamen en 1933 la registaro de Novlando falis, kaj dum la Dua mondmilito Kanado transprenis respondecon pri la defendado de Novlando. Post la milito, oni demandis pri la statuso de Novlando. Per malgranda plimulto la civitanoj de Novlando kaj Labradoro elektis aliĝi al la kanada konfederiĝo dum referendumo en 1948. La 31-an de marto 1949 Novlando kaj Labradoro fariĝis la deka provinco de Kanado.
Enhavo
1 Regado
1.1 Komparo de federacia, provinca kaj teritoria terminologio
2 Provincoj de Kanado
3 Teritorioj de Kanado
3.1 Aliaj Notoj
4 Provincaj Partioj
5 Referencoj
Regado |
Provincoj havas multan povon en rilatoj kun la federacia registaro, havante respondecon pri multaj sferoj de publika prizorgado, inter alie pri san-prizorgado, edukado, financa subteno, kaj transporto interne de la provinco. Por pagi la kostojn de ĉi tio ili ricevas "transpagojn" de la federacia registaro, aldone al la mono kiujn ili ricevas de siaj propraj impostoj. La federacia registaro, kun pli grandaj povoj rilate impostadon kaj elspezadon, povas uzi la transpagojn por influi la politikon de la provincaj registaroj en ĉi tiuj sferoj. Por ricevi monon por pagi la kostojn de san-prizorgado laŭ la leĝoj pri medicina asekuro, ekzemple, la provincoj devas konsenti je certaj postuloj de la federacia registaro, kiel garantiado de libera aliro al bezonata medicina traktado por ĉiu civitano.
Provincaj kaj teritoriaj parlamentoj estas unu-cambraj, tio estas, ili ne havas duan ĉambron kiel la Kanada Senato. Komence, kelkaj provincoj ja havis duan ĉambron, sed oni poste forigis ilin; la lasta estis tiu de Kebekio, kiun oni forigis en 1968. En la pli multaj provincoj, la unu parlamenta ĉambro nomiĝas la Leĝdona Asembleo krom en Nov-Skotio kaj Novlando, kie ĝi nomiĝas la Domo de Asembleo, kaj Kebekio, kie ĝi nomiĝas la Nacia Asembleo. Ontario havas Leĝdonan Asembleon, sed ĝiaj anoj nomiĝas Membroj de la Provinca Parlamento (MPP-oj). La leĝdonaj asembleoj uzas proceduron simila al tiu de la Kanada Ĉambro de Deputitoj. La registarestro de ĉi tiu provinco, nomata la ĉef-ministro, kutime estas la estro de la partio kun la plej multaj deputitoj. Ĉi tiel ankaŭ estas en Jukonio, sed la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto ne havas partiojn je la teritoria nivelo. La reprezentanto de la Reĝino en ĉiu provinco estas la Leŭtenanta Guberniestro; ĉiu Teritorio havas samfunkcian Komisiiton. Ĉi tiuj terminologiaj diferencoj resumiĝas sube.
Komparo de federacia, provinca kaj teritoria terminologio |
Kanado | Guberniestro | Ĉef-Ministro | Parlamento | Parlamentano | ||
---|---|---|---|---|---|---|
Senato | Ĉambro de Deputitoj | Senatano | Deputito | |||
Kebekio | Leŭtenanta Guberniestro | Ĉef-Ministro | n/a | Nacia Asembleo | n/a | Asembleano |
Ontario | Leĝdona Asembleo | Membro de la Provinca Parlamento | ||||
Novlando kaj Labradoro | Domo de la Asembleo | Asembleano | ||||
Nova Scotia | Asembleano | |||||
Aliaj provincoj | Leĝdona Asembleo | |||||
Teritorioj | Komisiito | Registarestro |
Provincoj de Kanado |
La sekva tabelo listigas la provincojn laŭ la ordo en kiu ili aliĝis al la federacio.
Provinco, kun flago | Poŝta mallongiĝo/ ISO code | Ĉefurbo | Aliĝis al la Federacio | Loĝanaro (2004) | Areo (km²) | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Tero | Akvo | Sumo | |||||
Ontario Ontario1 | ON | Toronto | 1-a de julio, 1867 | 12.439.755 | 917.741 | 158.654 | 1.076.395 |
Kebekio Kebekio1 | QC | Kebeko | 7.560.592 | 1.356.128 | 185.928 | 1.542.056 | |
Nov-Skotio Nov-Skotio2 | NS | Halifakso | 938.134 | 53.338 | 1.946 | 55.284 | |
Nov-Brunsviko Nov-Brunsviko2 | NB | Frederiktono | 751.400 | 71.450 | 1.458 | 72.908 | |
Manitobo Manitobo3 | MB | Vinipego | 15-a de julio, 1870 | 1.170.300 | 553.556 | 94.241 | 647.797 |
Brita Kolumbio Brita Kolumbio2 | BC | Viktorio | 20-a de julio, 1871 | 4.168.123 | 925.186 | 19.549 | 944.735 |
Insulo de Princo Eduardo Insulo de Princo Eduardo2 | PE | Ĉarlotaŭno | 1-a de julio, 1873 | 137.900 | 5.660 | — | 5.660 |
Saskaĉevano Saskaĉevano4 | SK | Reĝino | 1-a de septembro, 1905 | 996.194 | 591.670 | 59.366 | 651.036 |
Alberto Alberto4 | AB | Edmontono | 3.183.312 | 642.317 | 19.531 | 661.848 | |
Novlando kaj Labradoro Novlando kaj Labradoro2 | NL | Sankt-Johano | 31-a de marto, 1949 | 517.000 | 373.872 | 31.340 | 405.212 |
Notoj:
- Tuj antaŭ la federaciiĝo, Ontario kaj Kebekio estis parto de la Provinco Kanado.
- Nov-Scotio, Nov-Brunsviko, Brita Kolumbio, kaj Insulo de Princo Eduardo estis apartaj kolonioj kiam ili aliĝis al la kanada federacio. Antaŭ ol ĝi aliĝis al la federacio, Novlando estis sendependa lando en la Brita Komunumaro.
- Oni fondis Manitobon samtempe kiel la Nordokcidentaj Teritorioj.
- Saskaĉevano kaj Alberto estis kreitaj de terenoj antaŭe en la Nordokcidentaj Teritorioj.
Teritorioj de Kanado |
Estas tri (ne-provincaj) teritorioj en Kanado. Ili havas en si la tuton de la kanada ĉef-tero norde de la 60-a paralelo kaj okcidente de Hudsona Golfo kiel ankaŭ preskaŭ ĉiujn insulojn norde de la kanada ĉef-tero. La sekva tabelo listigas la teritoriojn laŭ ordo de estiĝo.
Teritorio, kun flago | Poŝta mallongiĝo/ ISO code | Ĉefurbo | Eniris la federacion | Loĝantaro (2004) | Areo (km²) | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Tero | Akvo | Sumo | |||||
Nordokcidentaj Teritorioj | NT | Yellowknife | 15-a de julio, 1870 | 42.800 | 1.183.085 | 163.021 | 1.346.106 |
Jukonio | YT | Whitehorse | 13-a de junio, 1898 | 31.200 | 474.391 | 8.052 | 482.443 |
Nunavuto | NU | Ikaluito | 1-a de aprilo, 1999 | 28.300 | 1.936.113 | 157.077 | 2.093.190 |
Noto: Kanado ne havigis al si novajn terenojn por krei Jukonion, Alberton, Saskaĉevanon aŭ Nunavuton. Ĉiuj ĉi tiuj antaŭe estis partoj de la Nordokcidentaj Teritorioj.
Brita Kolumbio, Nov-Brunsviko, Novlando kaj Labradoro, Nov-Skotio, kaj Insulo de Princo Eduardo estis apartaj kolonioj antaŭ ol ili aliĝis al Kanado. Ontario kaj Kebekio estis unuigitaj antaŭ la konfederiĝo kiel Provinco Kanado.
Manitobo kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kreiĝis en 1870 el terenoj de Rupert-lando kaj la Nordokcidenta Teritorio. Tiutempe, la terenoj konsistigantaj la Nordokcidentajn Teritoriojn estis la tuto de okcidenta Kanado krom Brita Kolumbio kaj suda Manitobo, kiel ankaŭ la nordaj tri-kvaronoj de Ontario kaj Kebekio.
En 1999, oni kreis Nunavuto de la orienta parto de la Nordokcidentaj Teritorioj. La Jukonteritorio estas en la okcidenta parto de la Kanada Arkto, dum Nunavuto estas en la oriento.
La loĝantaro de Nunavuto konsistas 85 procente de inuitoj, dum la loĝantaro de la Nordokcidentaj Teritorioj konsistas 10 procente de inuitoj, 40 procente de membroj de la Unuaj Nacioj kaj metisoj, kaj 50 procente de ne-indiĝenaj homoj.
La tri teritorioj kune estas la plej maldense loĝata regiono de Kanado, kun ĉirkaŭ 100.000 homoj dise loĝantaj en vasta tereno. Por organizaj celoj, oni ofte parolas pri ili kiel unu regiono, La Nordo.
Ĉiu teritorio elektas unu deputito al la Parlamento de Kanado. Kontraste al la Usonaj teritorioj kiel la Usonaj Virgininsuloj, ĉiu kanada teritorio rajtas elekti unu plene voĉdon-rajtan reprezentanton al la Kanada Ĉambro de Deputitoj. Kun la escepto de Insulo de Princo Eduardo, kiu havas iomete pli bonan pokapan reprezentiĝon en la Ĉambro ol la Nordokcidentaj Teritorioj, la teritorioj havas pli bonan pokapan reprezentiĝon en la Parlamento de Kanado ol ĉiu alia regiono de Kanado. Loĝantoj de la kanadaj teritorioj estas plenrajtaj kanadaj civitanoj kaj ili ĝuas la samajn rajtojn kiel aliaj kanadanoj. Ĉiu teritorio ankaŭ reprezentiĝas per unu (neelektita) membro de la Kanada Senato.
Aliaj Notoj |
La Distrikto de Keewatin ekzistis kiel aparta teritorio de 1876 ĝis 1905, kiam ĝi fariĝis administra distikto de la Nordokcidentaj Teritorioj.
Estas vigla intereso kaj en Kanado kaj en la Turkoj kaj Kajkoj, transmara brita teritorio en la Kariba Maro, ke ĉi tiu insularo iel eniru la konfederacion. Kvankam ankoraŭ ne ekzistas formalaj negocoj tiuteme, la du landoj havas long-tempan interrilaton, kaj formalaj komitatoj de ambaŭ registaroj aktive esploras la cirkonstancojn laŭ kiuj la aliĝo de Turkoj kaj Kajkoj al Kanado povus realiĝi[1].
Provincaj Partioj |
En la plej multaj provincoj ekzistas provincaj versioj de la tri grandaj federaciaj partioj. Iuj provincaj partioj tamen ne estas ligitaj al la samnomaj federaciaj partioj, kaj en iuj provincoj estas regione fokusitaj politikaj partioj, kiel la Saskaĉevana Partio. La klimato de provinca politiko en Kebekio estas mult-rilate alia ol en aliaj provincoj de Kanado: la ĉefa diferenco inter la partioj baziĝas je ilia sinteno al kebekia suvereneco (de kiu sendependismo estas unu variaĵo): la Kebekia Partio favoras kebekian sendependecon dum la Liberala Partio de Kebekio ĝenerale malfavoras ĝin.
Referencoj |
↑ http://web.archive.org/web/20040430025500/http://www.cbc.ca/news/background/turksandcaicos/
|