Konstruaĵo de ĉefstacidomo en Plzeň, kiu estas ĉefa fervoja nodo en Regiono
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Plzeňský kraj
Lando
Ĉeĥio
Distriktoj
7
- Distrikto Domažlice - Distrikto Klatovy - Distrikto Plzeň-nordo - Distrikto Plzeň-sudo - Distrikto Plzeň-urbo - Distrikto Rokycany - Distrikto Tachov
Monaĥejo Kladruby kun unika preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria, kies aspekto estas laboraĵo de Jan Blažej Santini-Aichel
Černé jezero en Nacia parko Šumava
Regiono Plzeň situas en sudokcidento de Bohemio. Nordokcidente ĝi najbaras kun Regiono Karlovy Vary, norde ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Regiono Ústí nad Labem, nordoriente ĝi najbaras kun Mezbohemia regiono, sudoriente kun Sudbohemia regiono. Sudokcidente ĝi havas la plej longan sektoron de komuna limo kun germana lando Bavario.
Enhavo
1Naturkondiĉoj
2Administra divido
3Loĝantaro kaj historio
4Ekonomio
5Trafiko
6Scienco kaj klereco
7Rilataj temoj
Naturkondiĉoj |
Montareto Plzeňská pahorkatina plenigas grandan parton, nordoriente troviĝas Plzeňská kotlina (Plzena valkaldrono) kaj montaro Brdy ĉi tien tuŝas el Mezbohemia regiono. Plej alten atingas limmontaroj Ĉeĥa arbaro kaj parto de Šumava. En Šumava situas ankaŭ la plej alta punkto de Regiono Velká Mokrůvka (1370 m s. m.), malgraŭ ke temas pri eĉ ne la plej alta monto de Šumava (tio estas monto Granda Acero en Bavario), nek pri la plej alta ŝumava monto en la ĉeĥa flanko (tio estas monto Plechý en Sudbohemia regiono).
Plimulton de la regiono deakvigas rivero Berounka, kiu estiĝas en Plzeň per kunfluiĝo de riveroj Radbuza, Mže, Úhlava kaj Úslava. Parton de ĉirkaŭaĵo de urboj Klatovy kaj Sušice deakvigas rivero Otava. Ambaŭ riverregionoj apartenas al marregiono de Norda maro.
La plej grava ŝirmata teritorio estas Nacia parko Šumava, kies parto tuŝas en Regiono Plzeň. En la regiono estas ankaŭ pliaj ŝirmataj pejzaĝaj regionoj, naturparkoj kaj 162 etareaj ŝirmataj teritorioj.
Administra divido |
La teritorio de la regiono dividiĝas al la teritorioj de distriktoj distrikto Plzeň-urbo, distrikto Plzeň-nordo, distrikto Plzeň-sudo, distrikto Rokycany, distrikto Klatovy, distrikto Domažlice kaj distrikto Tachov.
Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom urbo Plzeň, kiu estas laŭstatuta urbo de la jaro 1990, laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de Regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Blovice, Domažlice, Horažďovice, Horšovský Týn, Klatovy, Kralovice, Nepomuk, Nýřany, Přeštice, Rokycany, Stod, Stříbro, Sušice kaj Tachov.
Loĝantaro kaj historio |
Kvankam Regiono Plzeň laŭ areo estas la tria plej granda en Ĉeĥio, laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas nur la naŭa kaj la denseco de loĝigo estas la dua plej malalta en la lando (post Sudbohemia regiono). En la regiono estas malmultege da meze grandaj urboj. Al metropola Plzeň ligiĝas malgrandaj vilaĝoj, 4/5 da areo de la regiono (kaj 30 % de la loĝantoj) kreas katastroj de vilaĝoj ĝis 2 000 loĝantoj.
Urbo Plzeň estis fondita laŭ ordono de ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a en la jaro 1295 sur kunfluejo de riveroj Radbuza, Mže, Úhlava kaj Úslava. De komence ĝi fariĝis grava komerccentro en signifa vojkruciĝo de vojoj al Nurenbergo kaj Regensburgo. Industrio komencis evolui meze de la 19-a jarcento. Nuntempe Plzeň estas kun siaj 167 miloj da loĝantoj la kvara plej granda urbo en Ĉeĥio. Sidejon ĉi tie havas Okcidentbohemia universitato kaj episkopejo.
Ekonomio |
Regiono Plzeň apartenas inter mezproksime ekonomie evoluiĝintajn regionojn. Inter la plej signifajn industriajn fakojn reprezentatajn en Regiono Plzeň apartenas maŝinindustrio, nutraĵindustrio, industrio de konstrumaterialoj kaj ceramiko, produktado kaj distribuo de energioj, metalurgio. Kompanioj kun ĉeesto de eksterlanda kapitalo prezentas proksimume 3,4 % en suma kvanto de industriaj entreprenoj en la regiono, tiu ĉi valoro dufoje superas la tutrespublikan mezvaloron. La regiono apartenas enkadre de Ĉeĥio al la regionoj kun longtempe plej malalta mezuro de senlaboreco, kiu moviĝas ĉirkaŭ 7 %.
Trafiko |
Tra la regiono kondukas grava aŭtostrado D5 el Prago ĝis Bavario. Urbo Plzeň estas grava voja kaj fervoja nodo.
Scienco kaj klereco |
En Regiono Plzeň agadas du altlernejoj, Okcidentbohemia Universitato (7 fakultatoj) kaj Kuracista Fakultato de Universitato de Karolo en Prago. Ambaŭ altlernejoj havas altan kvaliton de instruado kaj pro direktigo de instruataj fakoj ili allogas studentojn ne nur el ĉirkaŭaĵo de Plzeň, sed ankaŭ el aliaj partoj de Ĉeĥio kaj el eksterlando.
Rilataj temoj |
Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥio
Bohemio
Distriktoj de Ĉeĥio
v•d•r
Ĉeĥa respubliko (CZ)
Memstaraj regionoj (sidejo)
la ĉefurbo Prago | Mezbohemia regiono (Prago) | Sudbohemia regiono (České Budějovice) | Regiono Plzeň (Plzeň) | Regiono Karlovy Vary (Karlovy Vary) | Regiono Ústí nad Labem (Ústí nad Labem) | Regiono Liberec (Liberec) | Regiono Hradec Králové (Hradec Králové) | Regiono Pardubice (Pardubice) | Regiono Vysočina (Jihlava) |Sudmoravia regiono (Brno) | Regiono Olomouc (Olomouc) | Moraviasilezia regiono (Ostrava) | Regiono Zlín (Zlín)
Teritoriaj ("malnovaj") regionoj (sidejo)
Mezbohemia (Prago) | Sudbohemia (České Budějovice) | Okcidentbohemia (Plzeň) | Nordbohemia (Ústí nad Labem) | Orientbohemia (Hradec Králové) |Sudmoravia (Brno) | Nordmoravia (Ostrava) | memstara teritoria unuo: la ĉefurbo Prago
Hausflagge des RAD mit Symbol Staatssekretär Konstantin Hierl schreitet auf dem Tempelhofer Feld die Front des RAD ab. Maifeier Berlin, 1. Mai 1934 RAD beim Straßenbau, 1936 RAD-Parade: „Der große Aufmarsch der 38.000 Arbeitsdienstmänner vor dem Führer auf dem Zeppelinfeld“, „Reichsparteitag der Arbeit“. Männer des RAD mit geschultertem Spaten vor Hitler im Auto, 6.–13. Sep. 1937 Reichsparteitag Nürnberg, Arbeitsdienst-Zeltlager mit Arbeitsmaiden, August 1939 Paramilitärischer Aufmarsch des Arbeitsdienstes, ca. 1940 Vormaliges RAD-Lager (4/224), Obermillstatt, um 1940 erbaut als Quartier für junge, zum Arbeitsdienst eingezogene Frauen, auch Bund Deutscher Mädel (BDM), die bei den Obermillstätter Bauern eingesetzt waren, 1950 Der Reichsarbeitsdienst ( RAD ) war eine Organisation im nationalsozialistischen Deutschen Reich. Das Gesetz für den Reichsarbeitsdienst wurde am 26. Juni 1935 erlassen. § 1 (2) lautete: „Alle jungen Deutschen beider
Koordinatoj: 40°41′21″N 74°02′40″W / 40.68917°N , 74.04444°U / 40.68917; -74.04444 ( Statuo de Libereco ) Statuo de Libereco angle: Statue of Liberty statuo Statuo de Libereco de antaŭe Oficiala nomo: Liberty Enlightening the World Lando Usono Ŝtato Novjorkio Regiono Novjorko Insulo Insulo de Libereco Situo Statuo de Libereco - koordinatoj 40°41′21″N 74°02′40″W / 40.68917°N , 74.04444°U / 40.68917; -74.04444 ( Statuo de Libereco ) Alteco de statuo 46 m - alteco kun soklo 93 m Pezo 205 000 kg (451 948 lb) Materialoj bronzo, ŝtalo Proponinto Gustave Eiffel - skulptisto Frédéric Auguste Bartholdi - proponinto de soklo Richard Morris Hunt - kapo laŭ modelo de Isabella Eugenie Boyer Transdonita 4-an de julio 1886 Por publiko alirebla por publiko Horzono OT (UTC-5) - somera tempo OT (UTC-4) Loko
Lago Tanganjiko Situo centra Afriko Ĉefaj fontoj Kalambo, Lufuko, Malagarasi kaj Ruzizi Ĉefaj elfluoj Lukugo Setlejoj Bujumbura, Kalemie Datenoj Koordinatoj 6° S , 30° O -6.3827777777778 29.615 782 Koordinatoj: 6° S , 30° O DEC Supermara alteco 782 m Surfaca areo 32 893 km² f5 Maksimuma longo 673 km f6 Maksimuma larĝo 72 km f7 Akva volumeno 18.900 km³ dep1 f8 Maksimuma profundo 1470 m f10 Averaĝa profundo 570 m f11 v • d • r Mapo de la lago Tanganjiko estas lago en orienta Afriko, inter Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio kaj Zambio. Ĝi apartenas al la Granda Rifto kaj estas unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Tanzanio (46%) kaj DRK (40%) havas la majoritaton de la lago. Ĝi havas longon de 673 km, areon de ĉ. 32.900 km² kaj maksimuman profundon taksatan je 1470 metroj; pro tiu ĉi granda profundo ankaŭ ĝia volumeno estas sufiĉe granda, 18.900 km³. Oni konsi