Barbado
Barbados | |
Barbado | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: In Plenty and In Time of Need | |
Nacia devizo: Pride and industry (esperante: Fiereco kaj laboremeco) | |
Barbado sur la mapo de Karibio | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Bridgetown |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo, angla lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | Kristanismo |
Areo % de akvo | 431 km² nekonsiderinda % |
Loĝantaro | 284 644 |
Loĝdenso | 660 loĝ./km² |
Vivolongo | 73,94 |
Horzono | UTC−04:00 |
Interreta domajno | .bb |
Landokodo | BRB |
Telefona kodo | +1246 |
Plej alta punkto | Mount Hillaby |
Plej malalta punkto | Atlantiko |
Politiko | |
Ŝtatestro | Elizabeto la 2-a |
Nacia tago | 30-a de novembro |
Sendependiĝo disde Britio | 30-a de novembro 1966 |
Ekonomio | |
Valuto | barbada dolaro (BBD) |
MEP | laŭ 2010 |
– suma | $6,175 duiliono |
– pokapa | $ 22 296 |
Barbado aŭ Barbadoso (angle Barbados) estas insulo ŝtato, unu el la Malgrandaj Antiloj.
Ĝi situas en la Norda Atlantiko, 100 km oriente de la Kariba Maro kaj la Alventaj Insuloj.
Origine estis Portugalia posedaĵo, nomiĝis "Os Barbados" (esperante: "La barbuloj"), sed la Portugaloj ĝin forlasis ĉirkaŭ 1610, kaj en 1625, anglaj maristoj pretendis la insulon por Anglio, poste Britio.
Barbado sendependiĝis disde Britio en 1966, kaj iĝis parto de la Komunumo de Nacioj
Barbado estas ĉefa ircelo de turistoj en la Karibio, kaj turismo estas ĝia ĉefa industrio.
Ĝi estas ankaŭ la plej disvolviĝinta lando en la regiono, kaj, je 2010, la nura lando en la regiono kiu nomiĝas "Evoluinta lando" per la IMF.
Enhavo
1 Etimologio
2 Paroĥoj
3 Ekstera politiko
4 Alia informo
5 Referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Etimologio |
La etimologio de la nomo "Barbado" ne estas certa.
La insulo aperis en hispanaj mapoj je 1511, nomiĝis kiel Isla de los Barbados.[1]
Tio kredeble estas hispana traduko de portugala nomo, ĉar la unua eŭropanoj kiuj malkovris la insulo estis portugalia maristoj.
Kiam portugalia esploristo Pedro a Campos formale pretendis posedrajton de la insulo en 1536, li nomis ĝin kiel Ilha Barbados aŭ Ilha de os Barbados.
La nomo Ilha de os Barbados (aŭ Isla de los Barbados) ne klaras.
Ĝi signifas insulo de la barbhavaj, sed ne klaras kiu havas la barbojn aŭ kio la barboj estas.
Tradicie, estis kredita, ke "la barbhavaj" aludas la barbhavan figarbon (ficus citrifolia), kiu havas pendantajn radikojn kiu similas barbojn.[2]
Sed ankaŭ eblas, ke "la barbhavaj" aludas la indiĝenan popolon kariboj, kiu havis barbojn kaj estis danĝeraj batalistoj kaj kanibaloj kiujn la Eŭropanoj timis.[3]
Kiam britaj maristoj pretendis posedrajton de la insulo en 1625, ili nomis la insulon simple kiel Barbados.
Tiu ankoraŭ estas la angla nomo hodiaŭ.
Paroĥoj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Paroĥoj de Barbado.
Barbado konsistas el 11 paroĥoj:
Sankta Mikaelo kaj Krista Kirko estas la plej loĝataj paroĥoj. Sankta Filipo kaj Krista Kirko estas la plej grandaj paroĥoj. Sankta Georgo kaj Sankta Tomaso situas en la mezo de la insulo, kaj estas la nuraj paroĥoj sen marbordoj. |
Ekstera politiko |
Barbado apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Alia informo |
Landkodo: BB.
Areo: 431 km2
Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a
Ĉefministro: Owen Arthur
Ĉefurbo: Briĝurbo (angle: Bridgetown).
Loĝantaro: 300 mil (1996).
Ŝtatlingvo: angla.
Kredantoj: protestantoj.
Eksporto: sukero, kemiaĵoj, vesto.
Pokapa GNP: 6.560 $.
Valuto: barbada dolaro.
Historio: Brita kolonio de 1627. Rajton de memregado akiris en 1961. Sendependa ŝtato kaj membro de Brita Komunumo de 1966.
Referencoj |
↑ Chabon, Ben (2000). Barbados. World Statesmen.org. Alirita 2011-01-10.
↑ History of Barbados. Barbados Tourism Encyclopedia. Alirita 2011-01-10.
↑ Barbados :: History. Encyclopedia Britannica. Alirita 2011-01-10.
Eksteraj ligiloj |
- http://www.barbados.gov.bb
- http://www.totallybarbados.com/
- http://www.accessbarbados.com/
- http://www.barbadosparliament.com/
- http://www.visitbarbados.org/
- http://www.trivester.com/
|