Ĉokoa vireo
Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||
Vireo masteri (P.G. Salaman kaj F.G. Stiles, 1996) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Konserva statuso: En danĝero | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Ĉokoa vireo (Vireo masteri) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi troviĝas en okcidenta Kolombio kaj estis ĵus trovata ankaŭ en nordokcidenta Ekvadoro.[1] Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Tiu neotropisa specio ne estis priskribita ĝis 1996.[2] La scienca nomo estis decidita pro aŭkcio por akiri monfonduson por konservadi la birdan habitaton. Ĝi estis nomata Vireo masteri laŭ la venkinto Dro. Bernard Master.[3]
Tiu specio havas malgrandan populacion (14,000 – 17,000), malgrandan teritorion (3,100 km²) kaj certege loĝas nur en tri separataj areoj de la pacifika deklivaro de la Okcidentaj Andoj de Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro. Ŝajne kaj populacio kaj teritorio malpliiĝas pro konstanta habitatodetruo. Ĵusaj priserĉadoj en taŭgaj habitatoj de intermezaj areoj malsukcesis trovi tiun specion; ĝi estas klasita kiel Endanĝerita. En Kolombio ĝi troviĝas nur en humidaj unuarangaj nubarbaroj, kutime kun deklivoj, rompita kanopeo kaj naturaj klarejoj, en areoj kun abunda palmarbaro, epifitoj, filikoj kaj musko inter 1,100 kaj 1,600 m. En Ekvadoro tiu specio troviĝas en pli ampleksa gamo de habitatoj, inklude humidajn unuarangajn arbarojn ĉe grundonivelo kaj deklivoj, arbarbordoj ĉe paŝtejoj, ŝoseoj kaj fervojoj, kaj rearbarigitaj arbaroj jam intensive elhakitaj, inter 800 kaj 1,500 m.
Ĝi estas 10 cm longa, malgranda olivflaveca birdo. Olivverdeca supre kun larĝa rimarkinda flava superokula strio kontrasta kun olivecgriza krono kaj malhela traokula strio kiu lasas subokule alian helan makulon. Malhelbrunaj vostoplumoj kun olivverdecaj bordoj. Larĝa kremokolora, duobla flugilstrio en ŝultro. Kremoblankeca sube, kun flavaj brusto, flankoj kaj ventro. Brilbluecaj kruroj.
Similaj specioj estas la Brunkrona vireo, V. leucophrys, kiu havas brunajn suprajn partojn kaj al kiu mankas flugilstrioj, kaj la Ruĝecpuga terenuro, Terenura callinota, kiu havas ruĝecan pugon kaj pli longan voston.
Ties voĉo estas varia, altatona, trileca kanto de 6-20 notoj dum 1-3 sekundoj. Kontaktalvoko estas mallonga seka “ĉip”, kaj pro ĝenado estas nazeca noto “zrii-zrii-zrii”, pli simila al tiu de la Ruĝokula vireo, Vireo olivaceus, laŭ kvalito.
Ili videblas en paroj, individuoj kaj familigrupoj; ili manĝas aktivege senvertebrulojn ĉefe en kanopeo aŭ pli malalte en klarejoj. Ili kuniĝas ofte al miksitaj kunmanĝantaroj. Reproduktado okazas dum la seka sezono el junio al oktobro.
Referencoj |
↑ Ridgely, Robert S. & Guy Tudor (2009) Birds of South America: Passerines, Christopher Helm, London.
↑ Salaman, P.G.W. & Stiles, F.G. (1996) A distinctive new species of vireo (Passeriformes: Vireonidae) from the Western Andes of Colombia, Ibis, 138: 610-619.
↑ Conservation International (2007) Tumbers-Chocó-Magdalena. Elŝutita la 5an Januaro 2010.
- en angla
- BirdLife International 2004. Vireo masteri. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de julio 2007.
|