Apolda
Apolda | |||||
| |||||
Federacia lando | Turingio | ||||
Distrikto | Distrikto Weimarer Land | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°1′29″N 11°30′50″O / 51.02472°N, 11.51389°O / 51.02472; 11.51389 (Apolda)Koordinatoj: 51°1′29″N 11°30′50″O / 51.02472°N, 11.51389°O / 51.02472; 11.51389 (Apolda) | ||||
Alto super la marnivelo | 205 m | ||||
Areo | 46,15 km² | ||||
Loĝantaro | 22364 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 03644, 036462, 036465 | ||||
Poŝtkodo | 99501–99510 | ||||
Aŭtomobila kodo | AP | ||||
Oficiala Municipokodo | 16071001 | ||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
Komunumestro | Rüdiger Eisenbrand | ||||
Partio de komunumestro | FWW | ||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 99510 Apolda | ||||
Oficiala retejo | http://www.apolda.de/ | ||||
Apolda estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2015 la urba komunumo havis 22 364 loĝantojn. Apolda situas borde de la rivero Ilm.
Komerco kaj vidindaĵoj |
En Apolda troviĝas multaj etaj kaj mezaj entreprenoj. Tradiciaj metioj estis la produktado de trikaĵoj kaj maŝintrikitaj fabrikaĵoj kiel ankaŭ la sonorilmuldado.
Al la plej gravaj vidindaĵoj nombriĝas la renesancstila urbodomo (16-a jarcento). La ekde la 12-a jarcento menciita komunumo ricevis la urbajn rajtojn en la 13-a jarcento. Menciindas krome interesa Muzeo pri sonoriloj kaj la fama Artodomo de Apolda. Apolda iĝis fervoja centro post la konstruo de impona viadukto.
Urbopartoj |
La urbon hodiaŭ konsistigas 9 kvartaloj:
- urbo historia Apolda
- Herressen-Sulzbach
- Nauendorf
- Oberndorf
- Oberroßla
- Rödigsdorf
- Schöten
- Utenbach
- Zottelstedt
Gefiloj de la urboj kaj aliaj personuloj |
- Hans Walther
- Johann Gottlieb Preller
|