Domingo Pérez (Toledo)
Domingo Pérez | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45544 [+] | ||
Retpaĝaro | www.domingoperez.org [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Teodoro Diaz Martin | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 503 (2011) | ||
Loĝdenso | 38,9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 59′ N, 4° 30′ U39.976944444444-4.5047222222222Koordinatoj: 39° 59′ N, 4° 30′ U [+] | ||
Alto | 498 m [+] | ||
Areo | 12,93 km² (1 293 ha) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Domingo Pérez (Toledo) [+] | |||
Domingo Pérez estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Enhavo
1 Toponimio
2 Loĝantoj
3 Situo
4 Geografio
5 Ekonomio
6 Historio
7 Notoj
8 Vidu ankaŭ
Toponimio |
La antropónimo "Domingo Pérez" devenus el unu el ĝiaj komencaj loĝantoj aŭ mastroj, kun probablo de tiu kiu ĝin fondis. Tamen, ne rezultas simple determini kiu estis ĝuste tiu Domingo Pérez. En la tre kompleta informo de la komunumo realigita en la dua duono de la 16a jarcento nenio diratas ĉi-rilate. En dokumento indikas ke galego, estro de la kamparanoj establitaj tie, donis nomon al la domaro. Alia teorio, pli etendita, datigas la fondon de la vilaĝo en la 12a jarcento kaj indikas ke la loknomon preniĝis de ties malnova proprietulo Domingo Pérez, kiu ŝajne estis riĉa viro, mozaraba aŭ reloĝanto kastilia, kiu setlis en ĉi tiuj teroj.
En la dokumentoj de mozaraboj toledaj, de la jarcentoj 12a kaj 13a, aperas la nomo de "Domingo Petrez" aŭ Pérez", en 42 okazoj kaj poste aliaj samnomaj kiel "la abato", "la urbestro", "la mulisto", "la tanisto", "la kleriko", ktp., pro tio eble iu mozarabo estis la reloĝanto kiu donis sian nomon al la domaro.
La antroponimo "Domingo" devenas de dominicvs, kiu signifas apartenanta al Senjoro, kiu estas latina adjekto el dominus, nomo komuna kiu iĝas propra. "Pérez" devenas el propra nomo Pedro.
Loĝantoj |
La loĝantoj nomiĝas Domingoperanos. La censita populacio en 2011 estis de 503 loĝantoj kaj la denseco estas de 38,9 loĝ/km².
Situo |
Domingo Pérez estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centrokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 498 m; je 51 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12.93 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′37″ N 4°30′17″ Ok.
Geografio |
La municipo troviĝas situanta sur ebena valle krom malgranda altaĵo. Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Otero norde, Santa Olalla oriente, Erustes kaj Cebolla sude, kaj Illán de Vacas okcidente.
Ekonomio |
Agrikulturo (cerealoj, vitoj, olivoj) kaj brutobredado tradicie.
Historio |
Estas restaĵoj de la Paleolitiko.
La setlejo kreiĝis post la reconquista, kiu tie okazis en 1083, fare de la reĝo Alfonso la 6-a. Dekomence estis nur simpla domaro de kamparanoj. De tiam ĝi estis ligata al Senjorlando de la Tierra de Santa Olalla, el kiu formis parton ankaŭ Alcabón, Carmena, Carriches, Erustes, La Mata, Mesegar kaj Otero, krom trideko de domaroj nun neloĝataj, kelkaj el kiuj en la aktuala municipa teritorio de Domingo Pérez aŭ proksimaj, kiaj Coca aŭ Villamuniz.
En 1205, Alfonso la 8-a donis tiun senjorlandon al Pedro Fernández de Castro. Poste estis senjoro de tiuj teroj, pro donaco de Pedro la 1-a) “El Cruel”, Martín Fernández, senjoro ankaŭ de la vilaĝo de Orgaz. Ekde 1529 ties heredantoj ricevis ankaŭ la titolon de Grafoj de Orgaz, fare de la imperiestro Karlo la 5-a. En la 15a jarcento, laŭ la dokumentoj trovitaj de la historiistino Pilar León Tello, antaŭ la Forpelo de la judoj el Hispanio, du trionoj de la vitejoj de Domingo Pérez estis posedaĵoj de judoj.
Aperas menciata kiel vilaĝo ĉefe de agrikulturistoj kaj brutobredistoj en la informaro historia-geografia de Filipo la 2-a, realigataj en Domingo Pérez la 8an de februaro de 1576. Ĝi aperas ankaŭ en la veturlibro de Fernando Colón, filo de la admiralo Kristoforo Kolumbo, kiu preterpasis tie en 1517, kaj priskribis tiujn terojn.
La 16a kaj 17a jarcentoj estis gravaj por la progreso de tiu loko. Oni konstruis la preĝejon Asunción kaj la ermitejon Prado en 1636 kaj poste, nome la 8an de aprilo de 1669 ĝi iĝis vilaĝo fare de reĝa dokumento. Estis ankaŭ malbonaj jaroj de malaltaj rikoltoj kaj epidemioj de pesto ŝajne pro proksimeco de la rojo kaj ties nefluantaj akvoj.
Post la Milito de Sendependiĝo, kaj pro la apliko de la liberala politiko elirita el la konstitucio de 1812, nome “la Pepa”, malaperis la Senjorlando de Santa Olalla, kaj Domingo Pérez ekformis parton de la Jurisdikcio de Escalona. Okazis ankaŭ la famaj "desamortizaciones" per kiuj vendiĝis la bienojn kaj ekleziaj kaj kaj municipaj. En Domingo Pérez kreiĝis nova socia klaso de riĉaj familioj kiuj aĉetis tiujn bienojn, dum malriĉaj kamparanoj plue restis senteraj.
La populacio duoniĝis meze de la 20a jarcento pro elmigrado al Madrido, sed poste stabiliĝis.
Notoj |
Vidu ankaŭ |
- Municipoj de la provinco de Toledo
|