Katastrofo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Katastrofo (apartigilo). |
Katastrofo estas akcidento kun tre gravaj malutiloj, eble kun multaj vunditoj aŭ mortigitoj.
Intence (krime) kaŭzatajn eventojn oni kutime ne nomas katastrofoj.
Enhavo
1 Specoj de katastrofoj
1.1 Naturaj katastrofoj
1.2 Teknikaj katastrofoj
2 Famaj katastrofoj de la historio
2.1 Naturaj katastrofoj
2.2 Teknikaj katastrofoj
3 Vidu ankaŭ
Specoj de katastrofoj |
Oni distingas inter naturaj katastrofoj (kaŭzitaj de naturfortoj) kaj teknikaj katastrofoj (kaŭzitaj de malfunkcio de homo kreaĵo). Ankaŭ en naturaj katastrofoj povas efiki homa influo.
Naturaj katastrofoj |
- Inundoj
- Tertremoj
- Ventegoj (uraganoj, tornadoj ktp.)
- Meteoritoj
- Epidemioj
Teknikaj katastrofoj |
- Incendioj, eksplodoj
- Subfalo de domoj, pontoj, turoj ktp.
- Rompiĝo de akvobaraĵo
- Kolizio de trajnoj, aviadiloj aŭ ŝipoj
- Dereliĝo de trajno
- Kraŝo (surtera frakasiĝo) de aviadilo
- Eskapo de radiaĵo el atomcentralo
Famaj katastrofoj de la historio |
Naturaj katastrofoj |
- erupcio de vulkano Tomboro (1815)
- erupcio kaj eksplodo de Krakataŭo (26-a de aŭgusto 1883)
Evento de Tungusko (30-a de junio 1908)
Teknikaj katastrofoj |
- eksplodo de Texas City en 1947
- aviadil-kolizio en Tenerifo, 27-a de aprilo 1977
- atomcentralo de Ĉernobilo (26-a de aprilo 1986)
Vidu ankaŭ |
- Akcidento