Provinco Breŝo
Provinco Breŝo | |
Regiono: | Lombardio |
---|---|
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BS |
Areo: | 4 784 (2005) km² |
Ĉefurbo: | Breŝo |
Loĝantaro: | 1 106 373 (2005) |
Loĝdenso: | 231 (2005) loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 206 (2005) |
Poŝtkodo: | 25121-25136, 25010-25089 |
Kodo laŭ ISTAT: | 017 (2005) |
Telefona prefikso: | 030, 0364, 0365, 035 |
Retpaĝo: | http://www.provincia.brescia.it/ |
La provinco Breŝo - itale provincia de Brescia - estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun pli ol unu miliono kaj cent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Breŝo, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.
Ĝi samlimas la provincon Sondrio nord-okcidente, la provincon Bergamo okcidente, la provincon Kremono sud-okcidente, la provincon Mantovo sude, la provincon Verono (en Venetio) kaj la provincon Trento (en Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo) oriente.
Enhavo
1 Geografio
1.1 Ĉefaj urboj
2 Vidindaĵoj
3 Bildaro
Geografio |
La provinco de Breŝo, la plej vasta en Lombardio, enhavas tri grandajn lagojn, aldone al multaj montaj lagetoj; ĝi ankaŭ enhavas tri ĉefajn valojn en ĝia norda parto, dume sude ĝi konsistas el parto de la Pada Ebenaĵo.
La provinca teritorio enhavas:
- Kvazaŭ plene la valo Camonica, laŭirata de la rivero Oglio norde de la lago de Iseo, kaj la orienta lagbordo;
- La valo Trompia, laŭirata de la rivero Mella;
- La valo Sabbia, laŭirata de la rivero Chiese kaj enhavanta la lago Idro;
- La plej granda parto de la okcidenta kaj suda bordo de la Garda lago;
- La montbaza strio inter la lagoj Garda & Iseo kaj la monteta regiono Franciacorta;
- Parto de la Pada Ebenaĵo, entenata inter la riveroj Oglio kaj Chiese.
La provinco okupas la teritorioj iam mastrita de la senjoreco de Breŝo, escepte de la urbetoj Asola, Canneto sull'Oglio kaj Lovere.
Ĉefaj urboj |
Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
1 | Breŝo (Brescia) | 192 200 loĝ. | |
2 | Desenzano del Garda | [dezencano delgarda] | 25 600 loĝ. |
3 | Lumezzane | [lumetcane] | 24 100 loĝ. |
4 | Montichiari | [montikjari] | 20 600 loĝ. |
5 | Palazzolo sull'Oglio | [palatcolo suloljo] | 18 500 loĝ. |
Vidindaĵoj |
- Petroglifoj de Valcamonica
Bildaro |
Panoramo de Breŝo ekde la urba kastelo
La laghaveno en Desenzano del Garda
Kastelo Bonoris en Montichiari
La Turo de la Popolo en Palazzolo sull'Oglio
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |