Oglio
Olona | |
---|---|
skema mapo | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Italio |
Longeco | 280 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe la monto Corno dei Tre Signori (3 360 m)[1] |
- Alteco super marnivelo | 2 600 m |
Enfluejo | ĉe Borgoforte en la riveron Pado |
- Alteco | 19 m |
Altecodiferenco | 2 581 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Palazzolo sull’Oglio |
La rivero Oglio situas en la regiono Lombardio de norda Italio. Ĝi longas 280 kilometrojn. La rivero fontas ĉe la monto Corno dei Tre Signori (3 360 m). Ĝi fluas unue sudokcidenten kaj en sia vojo pasas la lagon Iseo, kiu havas sian akvon pro la rivero. Jam en la Pada Ebenaĵo, ĝi iom ŝanĝas sian direkton, plufluas sudorienten, kaj fine ĉe Borgoforte enfluas la riveron Pado.
↑ la fonta monto Corno dei Tre Signori (3 360 m), kiu nun situs lime inter la regiono Lombardio kaj la provinco Trento, havas la nomon "korno de la tri sinjoroj"), ĉar ĝis la 19-a jarcento ĝi signis la limon inter la kantono Grizono de Svislando, la Venecia Respubliko kaj la ĉefepiskopejo Trentino.