Enrico Pieranunzi
Enrico Pieranunzi (naskiĝis la 5-an de decembro 1949 en Romo) estas itala ĵazpianisto, komponisto kaj aranĝisto.
Enhavo
1 Vivo kaj kariero
2 Distingoj
3 Diskoj
4 Eksteraj ligiloj
Vivo kaj kariero |
Pieranunzi jam frue komencis ludi pianon kaj estis kondukata de sia patro, gitaristo Alvaro, al ĵazo. Li studis klasikmuzikan pianludon kaj fariĝis en 1973 instruisto ĉe la konservatorio en Frosinone, sindediĉis tamen pretere al ĵazo kaj koncertis ekde 1975 kun propraj ensembloj, plejofte en triopo; lia unua albumo aperis en la sama jaro ĉe diskeldonejo Horo. Muzike li estas influita de Bill Evans, pri kiu li ankaŭ verkis libron (en 2001 aperintan en eldonejo Stampa en la itala kaj angla kaj en 2004 en la franca). Ĝis nun (2007) li registradmuzikis por pli ol 60 lumdiskoj. Li surdiskigis i.a. kun Art Farmer, Phil Woods, Charlie Haden, Chet Baker, Enrico Rava, Paul Motian, Lee Konitz, Billy Higgins, Jim Hall, Kenny Clarke, Frank Rosolino, Johnny Griffin, sed ankaŭ sole. En 2004 li koncertvojaĝis en Japanujo triope kun Joey Baron kaj Marc Johnson. Kiel komponisto li staras ekz. per pluraj komponaĵoj en la New Real Book de Chuck Sher.
Distingoj |
En 1992 kaj 1997 li ricevis la francan ĵazpremion Django d’Or kiel plej bona eŭropa ĵazmuzikisto kaj en 2003 la samnoman italan ĵazpremion. La itala gazeto Musica Jazz elektis lin en 1989 kiel plej bona itala ĵazmuzikisto de la jaro.
Diskoj |
Jazz A Confronto kun Bruno Tommasi, 1975
Soft Journey kun Chet Baker, 1980
Isis kun Furio Di Castri, Art Farmer, Roberto Gatto, Massimo Urbani, 1980
New Lands kun Joey Baron, Marc Johnson, 1984
Autumn Song, soloalbumo, 1984
What's What, soloalbumo, 1984
Deep Down kun Joey Baron, Marc Johnson, 1986
Moon Pie kun Roberto Gatto, Enzo Pietropaoli, 1987
No Man's Land kun Steve Houghton, Marc Johnson, 1989
Parisian Portraits, Soloalbum, 1991
Flŭ & Change kun Paul Motian, 1992
Untold Story kun Marc Johnson, Paul Motian, 1993
Seaward kun André Ceccarelli, Hein van de Geyn, 1994
Un'alba Dipinta Sui Muri, Soloalbum, 1998
Con Infinite Voci, soloalbumo, 1998
Perugia Suite, soloalbumo, 1998-2000
Don't Forget the Poet kun Stefano d'Anna, Bert Joris, Hein van de Geyn, Hans VanOosterhout, 1999
Daedalis' Wings kun Bert van den Brink, 1999
Inconsequence, 2000
Canto Nascosto, soloalbumo, 2000
Racconti Mediterranei kun Marc Johnson, Gabriele Mirabassi, 2000
Improvised Forms of Trio kun Hans VanOosterhout, 2000
Plays the Music of Wayne Shorter: Infant Eyes kun Hein Van De Geyn, Hans VanOosterhout, 2000
Alone Together kun Philip Catherine, Joe La Barbera, Hein van de Geyn, Eric Vloeimans, 2000
Current Conditions kun Joey Baron, Marc Johnson, 2001
Play Morricone kun Joey Baron, Marc Johnson, 2001
Live in Paris kun Hein Van de Geyn, André Ceccarelli, 2001
Doorways kun Paul Motian, Chris Potter, 2002
Play Morricone vol. 2 kun Joey Baron, Marc Johnson, 2002
Night Gone By, 2003
Fellini Jazz kun Charlie Haden, Paul Motian, Chris Potter, Kenny Wheeler, 2003
Chant of Time, 2003
Trasnoche kun Marc Johnson, 2003
Live in Japan kun Joey Baron, Marc Johnson, 2004
Les Amants kun Marc Johnson kaj Rosario Giuliani, 2004
Meridies, 2005
Special Encounter kun Charlie Haden, Paul Motian, 2003
Danza di una Ninfa, 2005
Ballads kun Joey Baron, Marc Johnson, 2004
Live in Japan kun Joey Baron, Marc Johnson, 2004
As Never Before kun Joey Baron, Marc Johnson, 2008
Eksteraj ligiloj |
- Mallonga biografio ĉe touchpointjazz.eu
- Doktortezo