Zimnicea






























































Zimnicea

Aytoz.jpg

Urbodomo kaj centra parko


Blazono


Blazono
Administrado

Lando
Rumanio

Distrikto

distrikto Teleorman

Poŝtkodo
731018

Retpaĝaro

www.primariazimnicea.ro
Politiko

Urbestro
Petre P1arvu
Demografio

Loĝantaro

15,672

Loĝdenso

125 loĝ./km²
Geografio

Koordinatoj


Alto
48 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Areo
131,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Horzono

UTC+02:00 [+]




Zimnicea (Rumanio)

DMS

Zimnicea

Zimnicea


Koordinatoj: 43°39′00″N 25°22′00″O  /  43.65°N, 25.366666666667°O / 43.65; 25.366666666667 (Zimnicea)

Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Zimnicea [+]







v  d  r


Information icon.svg



Zimnicea [zimniĉa] estas urbo en distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi dufoje estis ĉefurbo de la distrikto, en 1837/38 kaj en 1877/78.


Zimnicea estas la plej suda urbo de Rumanio. Ĝi situas en la suda parto de ebenaĵo Boian, je 40 km de la distrikta ĉefurbo Alexandria. Danubo, tie limo al Bulgario, preterfluas en distanco de du kilometroj de la urbocentro. La urbon trafluas rivero Pasărea.


En 1977 tertremo detruis proksimume 89 % de Zimnicea. Tiu granda parto kredeble rezultas el tio, ke konstruaĵojn ankoraŭ ripareblajn oni tamen detruis por povi konstrui tute novan urbon. Bedaŭrinde la kvalito de la konstruado ne estis bona, kaj kelkaj domoj tiam konstruitaj jam kadukiĝas.


Zimincea situas ĉe tri naciaj vojoj:



  1. D. N. 51: Zimnicea – Izvoarele – Alexandria, 40 km.

  2. D. N. 51 A: Zimnicea – Suhaia – Turnu Măgurele, 60 km.

  3. D. N. 5 C: Zimnicea – Petroșani – Giurgiu, 60 km.


Fervojo ekzistas de 1901. Trajnoj iras de la haveno (Zimincea Port) tra la urbo norden al Alexandria kaj Roșiorii Nord; tie estas ligo al la ĉefa linio de Bukareŝto al Timișoara.


Zimnicea havas parterecon aŭ kunlaboron kun jenaj urboj[1]:




  • Bulgario Svistov en Bulgario, de 2001


  • Bulgario Nikopole en Bulgario, de 2001


  • Bulgario Belene en Bulgario, de 2001


  • Italio Pieve Emanuele en Italio, de 2003


  • Ebur-Bordo Bouaké en Ebur-Bordo, de 2004


  • Ukrainio Nikopol en Ukrainio, de 2004



Notoj |





  1. Lista municipiilor înfrățite din România





  • Zimnicea en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Zimnicea en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Statuo de Libereco

Tanganjiko